Inloggen

Onthoud mij

HET WOORDENBOEK VORTARO*

Klik op de knop hierboven om het woordenboek te openen. In de helppagina's is uitleg te vinden over het gebruiken van het woordenboek.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ? Meer....

DE CHATBOX TUJMESAĜILO*

Met deze chatbox kun je chatten met andere gebruikers van lernu!. Om de chat te starten, klik op een van de knoppen hierboven. Meer informatie vind je bij "Helppagina's".

Help * *

* Steun lernu!
lernu! functioneert dankzij jouw bijdrage.

Forum

Overzicht / Standpunten / Kio ĝenas mi en Esperanto
Pagina 1 2 3 (van 3)
Nieuw bericht
 Auteur   Berichten 
erikano
Land: FR
Berichten: 534


2009-07-02 18:25:19 Beantwoorden / Spam rapporteren
le_chaz skribis:

Mi havas la saman opinion. Neraciaj kaj maltrafaj argumentoj ŝajnas al mi tiel oftaj inter la esperantistoj, kiel inter iliaj oponantoj.

Laŭ mi, homoj ekster esperantujo kolektiĝas en 3 kategorioj:

1) malplimulto spontane simpatias al esperanto kaj tuj ekŝatas la lingvon. Oni ne bezonas tempon por konvinki tiujn homojn: ili mem konvinkiĝas.

2) alia malplimulto estas tute kontraŭa kaj malamika al esperanto. Klarigoj ne multe utilas, ili ial daŭre malŝatos la lingvon. Kun tiu dua kategorio, ne valoras perdi sian tempon.

3) la plimulto estas homoj kiuj estas ĝenerale indiferentaj. Ili eble taksas ĝin utopia, strangeta, sed ne malŝatas kaj povas agnoski, ke ĝi estas interesa. Sed ili plej ofte ne decidos eklerni ĝin.

Nia unua tasko estas diskonigi la ekziston de la lingvo kaj la ebleconlerni ĝin. Ni ne bezonas ŝminki la veron por konvinki, tio malutilas pli multe ol helpas.
Brave Le_Chaz ! Mi tute opinias kiel vi.

Mi klopodas nur (sed multe) por diskonigi, neniam por konvinki (almenaŭ : malofte, kaj nur se mi sentas ian veran intereson ĉe iu) !
 
Mutusen
Land: FR
Berichten: 641


2009-07-02 18:41:43 Beantwoorden / Spam rapporteren
Dankon por viaj respondoj.

Fakte ĉi-matene mi pensisEble mi devus atendi antaŭ ol sendi tion, ĉar hieraŭ vespere mi estis iom pesimisma.”
 
le_chaz
Land: FR
Berichten: 151


2009-07-03 8:33:10 Beantwoorden / Spam rapporteren
erikano skribis:

Brave Le_Chaz ! Mi tute opinias kiel vi.
Do, vi tre certe miskomprenis min

Via sinteno ofte estas ĝuste tiu, kiun mi kritikas. Ekzemple, ĉu vi ne falsas la veron fanfaronante ĉie ke la filmo "Home" havas titolon en esperanto, kaj ke Yann Arthus-Bertrand apogas esperanton?
 
Cesper
Land: MD
Berichten: 8


2009-07-04 14:16:31 Beantwoorden / Spam rapporteren
respekton, mi tute konsentas kun via opinio!
 
eurimaco
Land: CV
Berichten: 31


2009-07-04 20:57:15 Beantwoorden / Spam rapporteren
Mutusen skribis:
Antaŭ du jaroj, mi lernis Esperanton, kaj tio plaĉis al mi. Mi miras, ke mi povis lerni lingvon ĝis preskaŭa flueco tiel rapide. Mi pasintjare partoprenis renkontiĝon, tie ekkonis interesajn kaj ŝatindajn homojn, kaj tio estis feliĉiga kaj riĉiga sperto. Ĉi-somere mi reiros al kongreso kaj tre antaŭĝojas pri tio.

Malgraŭ tio, io ĝenas min en Esperanto. Mi provos klarigi (eble mi ne sukcesos, ĉar tio ne estas tute klara en mia kapo). Mi ne parolas pri la lingvo mem (nu, kelkajn aferojn mi ne tre ŝatas en ĝi, sed ne pri tio mi volas paroli), sed pri io, kio rilatas al la sinteno de homoj (neesperantistoj kaj esperantistoj) al Esperanto.

Multaj homoj, kiuj ne konas Esperanton, tamen memfide diradas stultaĵojn pri ĝi. Mi kelkfoje legas debatojn pri Esperanto en retaj forumoj, kaj por mi ili ofte estas kolerigaj kaj ĉagrenaj. (Eble mi estas sindolorigema, se mi propravole legas tiajn debatojn.) Ekzemple, kolerigas min legi kePer Esperanto neeblas esprimi sentojn”, ĉar mi scias, ke tio estas malvera, kaj mi ne volas, ke oni disdiru malveraĵojn pri Esperanto, kiu estas altvalora por mi. Ĉagrenaj estas diraĵoj kielEsperantistoj nur estas Uson-malamantojIli estas fanatikajsektecaj”. Se iu opinias tion pri esperantistoj, kiuj estas grupo inkluzivanta min, tiu sekve opinias tion pri mi, kaj ĉagrenas min, ke iu havas tian opinion pri mi.

Ankaŭ la ideo, ke mi povas esti malprava, ne plaĉas al mi. Mi opinias, ke Esperanto estas pli taŭga ol aliaj nun uzataj rimedoj por internacia komunikado. Sed por multege da homoj, Esperanto nur estas malgravaĵo, kaj ĝin parolas nur kelkaj stranguloj, sektecaj frenezuloj. Mi ne volas esti tia. Mi volas esti bona homo. Ĉu mi elektis laĝustan vojonlernante Esperanton? Ĉu mi pravas? Ĉu mi ne mensogetas al mi mem kaj plibeligas la veron?

Ja esperantistoj ofte emas troigi parolante pri la bonaj ecoj de Esperanto. En la supre menciitaj debatoj, esperantistoj ne ĉiam havas plej trafajn argumentojn kaj reagojn. Tamen, se por plimulto da homoj, Esperanto estas senvalora, certe estas normala reago kontraŭpezi, se por oni ĝi estas altvalora.

Ĉiaokaze, pri tio mi ne estas riproĉinda, ĉar mi apenaŭ parolas al miaj konatoj pri Esperanto. Miaj samlernejanoj ne scias, ke mi parolas ĝin. (Kvazaŭ estus hontinda sekreto…) Mi ne volas, ke oni konsideru min stranga moku min. Aliaflanke, mi volus diskonigi ĝin, ĉar ĝi alportis multon al mi. Eble la io, pri kio mi parolis estas, ke mi timas, ke mi ne estos komprenata rilate al mia esperantisteco. (Nu, mi ja ne volas diriMi estas sola en la mondo, neniu komprenas min”!)
Nu, ĉio ĉi certe estas sufiĉe konfuza kaj mi miksas plurajn aferojn. Mi ja ne estas tre lerta por vortigi miajn pensojn. Kaj male al kion povus pensigi mia skribaĵo, Esperanto ne deprimas min.
Kara amiko, mi estas tre kontenta por scii, ke vi shatas esperanton.Esta domagho ke havas multajn personojn k.ne komprenas nin
pri nia devoteco.
 
crescence
Land: FR
Berichten: 777


2009-07-05 5:22:51 Beantwoorden / Spam rapporteren
Tio, kio ĝenas min en Esperanto, estas sia politika aspekto. Estas la politika movado. Mi preferus, ke Esperanto nur simple estas lingvo. Politiko devige tutan homaron ne kunigas.
 
le_chaz
Land: FR
Berichten: 151


2009-07-05 10:31:15 Beantwoorden / Spam rapporteren
crescence skribis:
Tio, kio ĝenas min en Esperanto, estas sia politika aspekto. Estas la politika movo. Mi preferus, ke Esperanto nur simple estas lingvo. Politiko devige tutan homaron ne kunigas.
Politika aspekto de Esperanto? Sed ĝi ne havas... Nur kelkaj esperantistoj havas politikajn celojn kaj inkluzivigas Esperanton en ilin.

Ĉu vi povus pliklarigi tion, kion vi volas diri? Ĉu vi parolas pri EDE? ĉu pri ĝeneralaj politikaj sintenoj inter la esperantistoj?
 
crescence
Land: FR
Berichten: 777


2009-07-05 11:14:47 Beantwoorden / Spam rapporteren
le_chaz skribis:

Politika aspekto de Esperanto?
Ĉu vi povus pliklarigi tion, kion vi volas diri? Ĉu vi parolas pri EDE? ĉu pri ĝeneralaj politikaj sintenoj inter la esperantistoj?
La esperantista movo ekzemple konservas, laŭ mi, la teoriojn de la mondo sen landlimoj, de la kuneco de ĉiuj popoloj, k.t.p.... tion, kio ne plaĉas al ĉiuj. Tiu opinio, laŭ mi, parte haltigas la homojn... bedaŭrinde.
 
le_chaz
Land: FR
Berichten: 151


2009-07-05 11:19:51 Beantwoorden / Spam rapporteren
crescence skribis:

La esperantista movo ekzemple konservas, laŭ mi, la teoriojn de la mondo sen landlimoj, de la kuneco deuj popoloj, k.t.p.... tion, kio ne plaĉas al ĉiuj. Tiu opinio, laŭ mi, parte haltigas la homojn.
Tio haltigas parton de la homoj, sed allogas alian!
 
AlfRoland
Land: SE
Berichten: 528


2009-07-05 11:52:45 Beantwoorden / Spam rapporteren
Laŭ mi Esperanto estas nur lingvo, sed ĉiu esperantisto rajtas uzi la lingvon ĉiucele. Do ne estas diferenco inter Esperanto kaj iu ajn alia lingvo tiurilate.

Pagina 1 2 3 (van 3)
Nieuw bericht

Abonnement nemen op deze conversatie