* Steun lernu!
lernu! functioneert dankzij jouw bijdrage.

Inloggen

Onthoud mij

HET WOORDENBOEK VORTARO*

Klik op de knop hierboven om het woordenboek te openen. In de helppagina's is uitleg te vinden over het gebruiken van het woordenboek.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Help: * ?

DE CHATBOX TUJMESAĜILO*

Met deze chatbox kun je chatten met andere gebruikers van lernu!. Om de chat te starten, klik op een van de knoppen hierboven. Meer informatie vind je bij "Helppagina's".

Reguloj * *


Overzicht / Over al wat rest / Kvalito de gazetoj en via nacio
Pagina 1 (van 1)
Nieuw bericht
Ĉu vi estas kontenta je la kvalito de raportado de gazetoj en via nacio?
1 = tre malkontenta
2 = malkontenta
3 = mi ne legas gazetojn
4 = kontenta
5 = tre kontenta
Resultaten
 Auteur   Berichten 
Demian
Land: India
Berichten: 608


2012-06-29 10:01:55 Beantwoorden / Spam rapporteren
En Barato, ju pli populara gazeto, des malpli estas la kvalito de la gazeto.

La situacio de ĉefaj gazetoj en la angla estas pli bona ol la situacio de ĉefaj gazetoj en la hinda. La gazetoj en la panĝaba estas iomete pli bonaj ol en la hinda. Mi ne scias pri aliaj lingvoj.

Laŭ tiu ĉi raporto nur 31 miliono da baratanoj legas anglan ĉiutagan. Sed ne ĉiuj legas ĉefajn gazetojn. Mi kalkulis ke nur 6 milionoj (The Hindu, The Indian Express, Hindustan Times, The Times of India) leĝas tutnaciajn gazetojn.

Laŭ la sama raporto, la ĉefaj ĉiutagaj gazetoj en Barato estas:

1. The Times of India (angla: 3,433,000)
2. दैनिक जागरण /dejnik ĝagran/ (hinda, 2,354,000)
3. മലയാള മനോരമ /malajala manor'ama/ (malajlama, 1.590,000)
4. अमर उजाला /a'mar uĝala/ (hinda, 1,360,000)
5. The Hindu (angla, 1,331,000)

Ĉu la sama pravas en via nacio?
 
cellus
Land: Svedujo
Berichten: 620


2012-06-29 18:55:54 Beantwoorden / Spam rapporteren
La plej kvalitaj svedaj tagĵuirnaloj estas Dagens Nyheter (La tagnovaĵoj), Svenska dagbladet (La sveda tagĵurnalo), Sydsvenska Dagbladet (La Sudsveda Tagĵurnalo), Göteborgsposten (La Gotenburga poŝto).

Laŭ informoj en la radio mi komprenas ke ĉiuj gvidaj svedaj politikistoj legas la anglalingvan, kaj publikigitan en Britujo, Financial Times, kiu, se mi komprenis la aferon bone, havas la plej bonajn analizojn pri la politiko en la Eŭropa Unuiĝo.

Kio povas interesi esperantiston estas do la fakto ke svedoj estas regataj en la angla lingvo je pli alta grado ol ili ĝenerale kredas volaskredi (!), ĉar la sveda lingvo estas uzata en preskaŭ ĉiuj domenoj de la sveda socio.
 
robbkvasnak
Land: Usono
Berichten: 551


2012-06-29 21:53:55 Beantwoorden / Spam rapporteren
Mi legas The New York Times kaj El Nuevo Herald ĉiun matenon - sed ĉar mi uzas la reton ofte, kaj mi havas Deutsche Welle en la germana en la televido, mi konscias ke la ĉi-tieaj tagĵurnaloj preterpasas multajn aferojn.
Ekzemple, la usonanoj ne scias ke la germana registaro volas forigi tute atomenergion - oni nomas tion la Engergiewende (turno de energio - sed tio ne estas bona traduko - eble iu germanparolanta esperantisto povus trovi pli bonan tadukon).
 
darkweasel
Land: Oostenrijk
Berichten: 6577


2012-07-01 10:08:55 Beantwoorden / Spam rapporteren
robbkvasnak skribis:
Engergiewende (turno de energio - sed tio ne estas bona traduko - eble iu germanparolanta esperantisto povus trovi pli bonan tadukon).
Ĉu eble energia reformo energia revolucio?

Ĉiuokaze: En Aŭstrujo, la gazetaro estas tre dominata de la (ne tre bonkvalita) tagĵurnalo "Kronen Zeitung". Ĝi havas, laŭ la alligita artikolo, tri milionojn da legantoj - kaj Aŭstrujo havas ok milionojn da loĝantoj.

Almenaŭ en Vieno, gravaj estas ankaŭ la senpagaj tagĵurnaloj "Heute" kajsterreich", haveblaj ĉe preskaŭ ĉiu metrostacio kaj fakte pli malbonkvalitaj ol Kronen Zeitung.

Ankaŭ aliaj gazetoj ekzistas, sed ne estas tiel gravaj - do:
Demian skribis:
ju pli populara gazeto, des malpli estas la kvalito de la gazeto
certe validas ankaŭ por Aŭstrujo.
 
Tempodivalse
Land: Usono
Berichten: 205


2012-07-02 3:46:05 Beantwoorden / Spam rapporteren
Citaĵo:
En Barato, ju pli populara gazeto, des malpli estas la kvalito de la gazeto.
Vi ĵus tutprecize priskribis la staton de l'usona gazetaro. Fakte mi plejparte legas mondajn novaĵojn rete, ne papere; tamen kiam mi, de temp' al temp', ekrigardas en la gazetujon ĉe loka butiko, min ĝi neniam interesas. Rete, mi ofte evitas la usonajn novaĵajn retejojn. RT, BBC, kaj Al-Ĵazeera al mi plaĉas, ĉar ili jae prezentas realajn gravajn aferojn anstataŭ la trivialaĵon prezentatan de Los-Anĝeles Times (interalie) pri banalaj holivudaj famuloj.
 
RiotNrrd
Land: Usono
Berichten: 1543


2012-07-02 4:13:10 Beantwoorden / Spam rapporteren
Tempodivalse skribis:
Rete, mi ofte evitas la usonajn novaĵajn retejojn. RT, BBC, kaj Al-Ĵazeera al mi plaĉas...
Ankaŭ mi. Aparte RT. "The Alyona Show" plaĉas al mi ege, kaj mi spektas ĝin preskaŭ ĉiutage (lundo al vendredo). Pli novaĵoj, malpli blovaĵoj. :-)

Pagina 1 (van 1)
Nieuw bericht

Abonnement nemen op deze conversatie